Gloso en antikveco estis interpreto pri vortoj obskuraj (ĉar hermetikaj aŭ falintaj en forkutimiĝo) pere de aliaj pli kompreneblaj, aŭ pere de kuranta lingvaĵo. Aristotelo en la 21-a ĉapitro de la Poetiko priskribas gloson kiel tipon de nomo, malsama ol tiu komuna, uzata de grupo de parolantoj malsama ol tiu referenca kaj do malkutimiĝinta ĉe tiuj lastaj. Sekve, ekde la 6-a jarcento, gloso komencis signifi komentarion pri jura teksto kaj “glosisto” estis la fakulo kiu ĝin ellaboris.
En lingvistiko kaj filologio la glosoj estas vortoj izolitaj kiuj aperas en antikvaj tekstoj kun apude ekspliko pri ilia signifo, kaj iniciate de la aŭtoroj mem kaj iniciate de postaj komentariistoj (nome, glosistoj). Por diversaj antikvaj lingvoj ne pli parolataj, ĉio kion ni konas konsistas el glosoj transdonitaj de kelkaj verkistoj, Iuj el ili, kiel Ezikio el Aleksandrio, kolektis iliajn glosojn en verko nomata glosaro, antaŭanto de la modernaj vortaroj / terminaroj.